[<]

[>]


SHAKIRA
Biography / Biographie / Biografía / Биография / Biografia / Biografio

Shakira

Laŭ Vikipedio, la libera enciklopedio (kaj DVD MTV Unplugged por Mejloŝtonoj)


Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL (1977- ) estas pop-muzikistino el Kolombio. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infanaĝo, kaj famiĝis tra Latinameriko en 1998. En 2001 ŝi blondigis sian hararon kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko. Ŝi nun estas fama tra Nordameriko kaj Eŭropo. Ŝi nun kantas plejparte en la hispana kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba.

Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de sinesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Anglalingvanoj emas kompari ŝin al Alanis MORISSETTE.

Kiam ŝi aŭdis la gitaron en la kanto "Enjoy the Silence" (1990) de Depeche Mode, ŝia vivo ŝanĝiĝis.

Shakira estas araba nomo kiu signifas "virino gracoplena". Ŝia patro venis el Libano.

Ŝi havas grandan domon en Miami, Florido, Usono, kaj estas najbaro de sia amikino, la kantistino Gloria ESTEFAN, kiu helpis ŝin.

Shakira estas la vizaĝulino de Calvin Klein en Latinameriko kaj aperas en reklamoj por Pepsi en Usono.

Ŝia IQ estas 140.


Mejloŝtonoj :

1985 : 8-jara - Shakira verkas sian unuan kanzonon "Tus gafas oscuras", omaĝe al sia patro.

1989 : 12-jara - ŝi vojaĝas kun la gepatroj de Barranquilla al Bogota, por kanti muzikan pecon por estro de Sony Music.

1990 : 13-jara - ŝi subskribas kontrakton kun Sony Music Colombia kaj registras sian unuan albumon Magia, aro da kanzonoj kiujn ŝi verkis estante 8- ĝis 13-jara. Tiu albumo signas ŝian alpaŝon sur la sceno de latinamerika muziko.

1992 : 15-jara - Shakira diplomiĝas de supera lernejo kaj samtempe registras siajn 2-an kaj 3-an albumojn de originalaj kanzonoj - respektive Peligro kaj Pies Descalzos.

1995 : 18-jara - vendiĝas 3.2 milionoj da ekzempleroj de Pies Descalzos kaj Shakira startas grandan turneon de koncertoj kantante antaŭ plenplenaj spektantaroj ĉirkaŭ la mondo.

1998 : 21-jara - ŝi ekkunlaboras kun Emilio Estefan Jr. kaj eligas Dónde están los ladrones kiu vendiĝas en 3.5 milionoj da ekzempleroj.

2000 : 23-jara - ŝi registras kaj eligas MTV unplugged. Shakira gajnas du latinamerikajn Grammy-ojn kiel plej bona rok- kaj pop-kantistino.

2001 : 24-jara - ŝi gajnas Grammy-on de la plej bona latinamerika pop-albumo por MTV unplugged. 13-a de novembro : ŝi eligas debutan anglalingvan albumon Laundry Service en Usono kaj tra LatinAmeriko.

2002 : 25-jara - februaro : Laundry Service eliras en la cetera mondo. Tiu albumo ĝis nun vendiĝis en pli ol 5 milionoj da ekzempleroj tra la tuta mondo ; kaj la unuopa disko "Whenever, wherever" fariĝis numero 1 en pli ol 20 landoj.


Diskografio :



[<]

[>]